300 Qu-poemoj de la Yuan-dinastio en Esperanto kaj la ĉina 世译元曲 300 首
Esperanto

About The Book

La qu-poemo estas kurioza floro en la literatura ĝardeno de la Yuan-dinastio1 de Ĉinio. En la ĉina antikva poezio ĝi diferencas en formo kaj stilo de aliaj specoj de poemoj kiaj metrikaj poemoj ci-poemoj2 kaj liberaj poemoj. Ĝi havas siajn proprajn tre klarajn trajtojn en ritmo rimado kaj teĥnikoj de esprimado. Ĝia plej distingiĝa karakterizaĵo kuŝas en tio ke ĝi plu evoluis surbaze de aliaj poezi-stiloj kaj poeziformoj kaj progresis ĝis la vulgareco kaj populareco. Oni povas trovi ke dialektaj kaj parolaj lingvaĵoj videblas en qu-poemoj pli multe ol en aliaj poemspecoj kaj qu-poemoj prezentas pli grandan liberecon en ritmo rimado kaj esprimado. La qu-poemoj heredis la formon de la ci-poemoj kun miksitaj longaj kaj mallongaj versoj kaj sin montras pli liberaj ol la ci-poemoj. Xu Yuanchong la ĉina fama tradukisto kiu tradukis el la ĉina lingvo al la angla kaj la franca multon el la ĉina antikva poezio iam komentis: La qu-poemoj de la Yuan-dinastio heredis kaj disvolvis la elstaran tradicion de la poemoj de la Tang-dinastio3 kaj de la Song-dinastiaj4 ci-poemoj. En la beleco de artisma ideo qu-poemoj estas pli popularaj; en la beleco de muziko ili igis uzadon de metriko pli libera; kaj en la beleco de la formo ili variis en stilo kaj formo. Pro tio la qu-poemoj de la Yuan-dinastio puŝis la poezion al pli alta nivelo de populareco buŝa lingvaĵo kaj fleksebleco elhakis la vojon por la posta moderna parol-lingva literaturo kaj servis kiel heroldo de la ĉina nova kulturo.
Piracy-free
Piracy-free
Assured Quality
Assured Quality
Secure Transactions
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
downArrow

Details


LOOKING TO PLACE A BULK ORDER?CLICK HERE