<p>La romano <em>Aferoj disfalas</em> de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon.</p><p></p><p>Unue eldonita en 1958 kaj listigita en <em>Encyclopædia Britannica </em>kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita <em>Aferoj disfalas </em>nun aperas en Esperanto tradukite de Anna Löwenstein.</p>