La vera Bela 'Joe' ( &#284;o ) estis mezgranda bruna kaj miksrasa hundo. Li estis origine posedata de vira&#265;o de la urbo Meaford en Ontario Kanado kiu kruele misuzis lin kaj e&#265; fortran&#265;is liajn orelojn kaj voston. Walter Moore savis la hundon en 1890 de probabla morto perforta kaj dolora. En 1892 Margaret Marshall Saunders (1861-1947) unue eksciis pri 'Bela JOE' kiam &#349;i vizitis sian fraton kaj lian edzinon Louise Moore. Saunders estis tiel kortu&#349;ata de la parola informo pri Joe ke &#349;i decidis verki longan rakonton en formo de a&#365;tobiografio. &#348;i volis ke 'Bela Joe' rakontu kortu&#349;e siajn vivospertojn per sia propra hunda vo&#265;o. Kiam &#349;i legis pri literatura konkurso de la 'Usona Humana Eduka Societo' Marshal Saunders alilokigis la lokon de la rakonto al la usona &#349;tato Maine ( Mejn ) kaj &#349;an&#285;is la nomon de la familio de Moore al Morris. La romano gajnis la unuan lokon kaj estis eldonita en 1893 kiam alia rakonto el vidpunkto de besto 'Nigra Belulino' ( Black Beauty ) de Anna Sewell jam fari&#285;is klasika verko kiu simile permesis al la leganto eniri la menson de la besto kaj senti pli da simpatio ol priskribo prezentita la&#365; rekta dokumenta maniero.<br />&#284;is 1900 pli ol 800000 vendi&#285;is en Usono 40000 en Kanado kaj 100000 en Britio.
Piracy-free
Assured Quality
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.