Per la letera formo bone kaj detale priskribitaj la profundaj sentoj de du gejunuloj. La legantoj ne nur ĝuas la etoson de la libro sed ili travivas la sincerajn amsentojn de Bunsun kaj Sung. La rakonto estas verkita bele bilde en flua Esperanta stilo. / Julian ModestMi forte rekomendas. Prenu ĉi tiun libron legu ĝin pripensu ĝin. Ĝi valoras vian tempon. Mi esperas ke ankaŭ vi ĝuos ĉi tiun bonegan legaĵon. / Paulo Sérgio Viana Jutuba filmeto 2022-04-03La vivo evoluas ja diversmaniere sed ĉiam restas kiel protagonisto malgraŭ la paso de preskaŭ tridek jaroj (la fina epizodo datas je septembro 2003) la amo pri kiu la aŭtoro lastapaĝe petas ke ankaŭ vi leganto kunpartoprenu ĝin kun li; tenu apude poŝtukon la okuloj riskas malsekiĝi. / Carlo Minnaja Recenzo en Literatura Foiro N-ro 318 Aŭgusto 2022Se al vi bonŝancis renkonti vian Amon - gardu kaj defendu ĝin ne cedu. Kaj agu! Ne sufiĉas nur vivi kaj vivi -aktivi necesas! - kiel admonis nia granda tragika poeto. Certe se tio estas vera amo - kio en junaĝo eble ne evidentas. (Nun oni ofte nomas amo fakte nuran seksdeziron - la vorto senvaloriĝas...) Sed Vera Amo estas valoro egale kara al la Vivo mem... Amo movanto de la sun' kaj steloj.../ Valentin Melnikov Recenzo en Beletra Almanako N-ro 44 Junio 2022
Piracy-free
Assured Quality
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.