*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹604
₹650
7% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
La opinioj pri tio kio envere estis la socio plej ofte nomata reala socialismo larĝe disas: ĉu tute ne socialismo aŭ la malo de socialismo ŝtatsocialismo aŭ partisocialismo ŝtatkapitalismo aŭ deformita socialismo transira socio aŭ simple diktatoreco kaj maljustoŝtato? Ankaŭ sinceraj adeptoj kaj defendantoj de la socialismo ofte ne scias kiel ili taksu karakterizu kaj nomu la estintan realan socialismon. Ĉe ili la skalo etendiĝas de senkondiĉa senkritika defendo ĝis kompleta distanciĝo kaj kondamno kelkfoje ankaŭ formulante ke tio ankoraŭ ne estis ĝusta socialismo do supozeble malĝusta. Kun tiu sinteno kongruas ankaŭ la opinio de plimulto de iom aĝaj eksaj GDR-civitanoj ke la socialismo estis bona ideo sed ne ĝuste realigita laŭ la rezulto de antaŭ nelonge farita enketo. Sed en kio eblas distingi kio estas ĝusta kaj kio malĝusta socialismo? Bedaŭrinde simpla respondo kiu konas nur ĝustan aŭ malĝustan ne solvas la problemon ĉar tiom kompleksaj historiaj evoluprocezoj kiel la estiĝo de nova sociformacio ne premeblas en la skemon de simplaj pens-determinoj. Ĉi tie necesas dialektika historimateriisma aliro kiu konsideras la komencajn kondiĉojn de tiuevoluo taksas la objektivajn eblecojn kiuj rezultas el tiuj kondiĉoj kaj poste konkrete esploras la iom-post-ioman procezon de formiĝo de tiu nova socio kaj ekzamenas kiel kaj kun kiuj rezultoj la objektivaj eblecoj estis transformitaj en realon kaj ankaŭ kial tio sukcesis nur nesufiĉe. En la sekvo sur tiu ĉi vojo de konkreta-historia analizo mi provos proksimiĝi al la ekkono kaj laŭfakta taksado de la reala socialismo [...].(El la antaŭparolo de la aŭtoro)