*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹700
₹749
6% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
Origine tiu ĉi skribaĵo ne estis destinita por publi-kigo. Ĝi entenas detalan kaj akran kritikon de la vulgarigo kaj diluado de la principoj de la scienca socialismo en la klopodo por kunfandiĝo en la jaro 1875 de du partioj al unu sola Socialista Laborista Partio de Germanujo kiu poste laŭ la Erfurta Programo en 1991 fariĝis la Socialdemo-krata Partio de Germanujo (SPD laŭ la germana).Tiu ĉi teksto klarigas ke post la venko de la socialisma revolucio ne eblas tuj konstrui la komunismon kaj ke la transira periodo havas siajn apartajn kondiĉojn iteralie por laboro kaj distribuo.Ĝi estas referenco en la marksismaj diskutoj pri la distingo de la du diversaj fazoj la socialisma kaj la komunisma kun malsamaj taskoj.Aktuale koni kaj konsideri la diferencon inter tiuj du ŝtupoj estas grava por progresemaj movadoj estigi taŭgajn proponojn por ŝanĝoj en evoluintaj kapitalismaj landoj sed same ankaŭ por diskuti pri okazantaj kaj sekvaj paŝoj en evolulando kiu rapide leviĝis al altnivela industrilando kie regas komunista partio - Ĉinujo.