*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹1346
₹1582
14% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
La teorio de la socialismo en unu lando estis unue formulita en la aŭtuno de 1924 de Stalino en kompleta kontraŭeco ne nur al la tradicioj de la marksismo kaj de la skolo de Lenino sed ankaŭ al tio kion Stalino ankoraŭ en la printempo de la sama jaro 1924 estis skribinta. La profundo de la forlaso de la marksismo kiun la stalina skolo faras en la demandoj de la socialisma konstruado estas en principa rilato ne malpli grava kaj radikala ol ekz-e la rompo de la germanaj socialdemokratoj kun la marksismo en demandoj de la milito kaj de la patriotismo en aŭgusto de 1914 t.e. precize dek jarojn antaŭ la stalina ŝanĝego. Tiu komparo ne estas hazarda. La eraro de Stalino kaj la eraro de la germanaj socialdemokratoj signifas: nacisocialismon. (Leo Trocko)En tiu ĉi libro Leo Trocko klarigas sian koncepton de daŭrigata revolucio en polemika diskuto kun siaj kritikantoj ĉefe Stalino kaj ĉi-kaze Karlo Radeko. Trocko klarigas ĉi tie ne nur sian - la marksan - koncepton de la proletara revolucio sed krome la sendialektikan kaj nemarksisman kaj lastinstance kontraurevolucian strategion kaj taktikon de Stalino kaj ties favoratoj.