*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹580
₹625
7% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
Kial la greka ĉefministro Aleksis Cipras post elektovenko en januaro 2015 kaj grandioza venko en la referendumo en julio 2015 en kiu la greka popolo kun granda plimulto rifuzis la helpoprogramojn (kromajn pruntojn do ŝuldojn kun drasta reduktado de la vivnivelo de la greka loĝantaro) nur kelkajn tagojn poste senkondiĉe kapitulacis?Ĉi tie troviĝas kelkaj respondoj al tiu demando kaj ankau proponoj de principa alternativo por Grekujo mem same kiel por aliaj landoj de la europa periferio.Ŝajnas ke la analizo de la greka situacio estas la plej bona okazo por analizi ankau tiun de la euro de la Europa Unio kaj de ĝiaj membrolandoj. En tiu analizo de la detala greka kiel de la ĉioma europunia situacio la diversaj maldekstraj kaj eĉ komunistaj partioj de la sama regiono tute ne venas al sama rezulto ili montras sin eĉ tute kontrauaj.Unuflanke ni vidas la grekan SIRIZO-n kune kun la europaj socialdemokrataj partioj inkluzive de la germana partio DIE LINKE kaj kelkaj komunistaj partioj - kiel la franca - kaj aliflanke la grekajn komunistojn (kiuj estas ĝenerale karakterizataj per etikedoj kiel ortodiksaj) kaj la disidentan parton de la partio SIRIZO same kiel ekz-e germanajn komunitojn kiuj estas ĉi tie reprezentataj per kelkaj kontribuaĵoj kaj la tre logikan - sed bedaurinde pro evidentaj partipolitikaj kialoj ankau tre malrespekte polemikan - pozicion de la nova franca Partio por Emancipiĝo de la Popolo.Ĉar la ĉi tie prezentataj pozicioj estas pli au malpli principaj kaj do ilia valido ne elĉerpiĝas kun la aktualeco mi vidas la utilon publikigi ilin ĉi tie kolektite. Por kompari kaj por pensu plu.Vilhelmo Lutermano (ed.)