ORIGINALA PROZO EN ESPERANTO:

Ĉi tiu libreto estas la rezulto de jardekoj da volontula kuracista laboro de la aŭtoro en malriĉaj maljunulejoj en Brazilo. Li tie kunvivis kun homoj en la fino de ilia vivo - tro ofte tragika fino. Unu tagon li ekhavis la ideon verki fikciaĵon pri tiu kruela situacio. Kompreneble en la libreto vi ne trovos ĝojigan optimisman rakonton. Male ĝi celas atentigi homojn pri grava socia problemo.

La libro enhavas du sendependajn partojn kiuj ambaŭ fontas el la sama problemaro. La unua estas taglibro de maljunulo enfermita en azilo; la dua estas raporto de maljunulino en tre simila situacio sed alternas en ĝi ŝiaj personaj notoj - kaj rakontoj pri la okazaĵoj en la maljunulejo kaj pri la granda defio teni ĝin funkcianta.

Piracy-free
Assured Quality
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.