*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹612
₹658
6% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
En tiu ĉi libro la aŭtoro prezentas sian multe pli ampleksan serblingvan libron (aperontan ĉi-jare) pri la neceso kaj la manieroj krei unusolan tutmondan ŝtaton per enkondukaj konsideroj kaj per sia konkludo tradukitaj el lia aperonta serblingva libro.Ni citu el tiu konkludo: Mi konscias pri tio ke dum la vojo al la kreado de unu monda ŝtato oni renkontos gravajn rezistojn precipe de tiuj kiuj ne estas pretaj rezigni pri siaj privilegioj kaj potencoj. La rezistojn oni povas superi per forto de argumentoj per kiuj eblas klarigi la avantaĝojn de la kreado de unu monda ŝtato samkiel la fakton kiun la plimulto de la civitanoj de nia planedo jam konas - la mondo devas ŝanĝiĝi por ne esti detruita.Por savi la planedon ne nur el la plagoj de militoj ekonomiaj mizeroj kaj malmuntado de demokratio sed ankaŭ kaj precipe el la terura minaco de ekologia memdetruado en tempo kiam la momento terure proksimiĝas en kiu la klimat-varmiĝo jam ne estos haltigebla kaj nia Tero nehaltigeble transformiĝas en staton kie nenia vivo plu eblos la propono de Bunic certe meritas atenton ...