*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹1403
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
Per la unua drinko komenciĝas la historio de tiuj knaboj kaj ju pli oni neas la alkoholismon des pli ĝi instaliĝas en la ĉiutaga kutimo de la nuna socio.Pro tio la junaj legantoj bezonas teatrajn verkojn kiel tiun ĉi kiuj realisme prezentas al ili tiun realon. Realo en kiu tiu fenomeno kreskas en lokoj kiel Varadero en kiu la senokupiteco estas unu el ĝiaj ĉefaj kialoj. Sed kian aliajn elektojn havas la junuloj en tiu urbo?La plimulto de la lokoj en Varadero aŭdigas nur eksterlandan muzikon laŭtegan plenan de kliŝoj. En la keglodancejo de la strato 46 en Varadero loko por keglado (Bowling) kaj dancado proponas alispecan renkontiĝon kie multaj junuloj ĉiun semajnfinon kunvenas por socie vivi.Multaj povus pensi ke la historio verkita de Jozefo Kampos kaj Ramón Gómez estas konceptita laŭ specifaj realaj personoj sed ili estas simple realecaj. Nanjo Reĉjo kaj Ernesto estas geknaboj kiuj vizitas tiun ejon ĉiusabate; ili estas junuloj kiuj amas timas gajas kaj vivas sian propran destinon.Inter la valoroj de tiu ĉi historio eblas mencii la kuraĝon de la aŭtoroj montri alian vizaĝon de la junularo la instruon ke la mensogo havas mallongajn krurojn kaj estas malkovrita pli aŭ malpli frue iliajn malcertecojn antaŭ la veno de la unua amo.Ne perdu la ŝancon ĝui tiun ĉi amuzan spektaklon laŭ la ritmo de la amikoj de la luddancejo.Bebe Orozco ĵurnalistino