Tiu ĉi libro estas tradukita el la angla laŭ rekomendo de okcidentaj marksistoj por instigi la dialogon inter okcidentaj kaj ĉinaj marksistoj.La libro ne povis aperi en Ĉinujo mem; pro tio la aŭtoro aperigis ĝin en Germanujo en la angla kaj nun ĝi aperas ĉi tie en Esperanto.La aŭtoro XU Changfu riproĉas al la Komunista Partio de Ĉinujo interalie ke ĝi ne elmetas sin al universala voĉdonado por akiri la permeson de la popolo por regado ekz-e per parlamentaj elektoj kiel en nordeŭropaj landoj. Li interpretas la Manifeston de la Komunista Partio tiel ke li opinias la liberecon la plej altan celon de tiu ĉi manifesto kaj de ĝiaj aŭtoroj Markso kaj Engelso kaj de la marksismo. Kaj li komparas tiun liberecon kiel lastan celon de la iam atingota komunismo kun la aktuala situacio en Ĉinujo.La tradukinto al Esperanto Vilhelmo Lutermano aldonis ampleksan postparolon en kiu li respondas al diversaj eldiroj de la aŭtoro - kaj tiel mem eniras la debaton inter okcidentaj kaj certaj ĉinaj marksistoj.
Piracy-free
Assured Quality
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.