*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹580
₹625
7% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
Mi trovas en tiu ĉi libro mian plezuron legi fluan Esperanton krome de kaj pri popolo kiu - eble ankau instigite de siaj apartaj historiaj spertoj kaj sia relativa lingva izoliteco - havas grandajn meritojn pri Esperanto.La esprimo de nacia nostalgio je perdita mondo post politika humiligo estas sentoj bedaurinde ne malofte kauzitaj en la homaro. Mi povas kompreni - kaj kunsenti - por hungaro la dolore-ĝojan rekonon en nehungara teksto de tradicia hungara urbonomo kiujn la kruela politiko forviŝis el la mondomapo - ekz-e la hungara Nagyvárad [nóĝvarot]. Tiaj sentoj bone kompreneblaj en kelkaj kazoj estas politike misuzataj kio povis ankau konduki al grandaj katastrofoj. Aperigi ilin en Esperanto eble signifas dece komprenigi ilin al aliaj homoj ekz-e al la venkintoj samtempe kun la signalo de la universaleco de nia lingvo kiu tendence superas ilin.Legante tiun ĉi libron mi audas en ĝi kaŝitan mesaĝon: eblas fari ion por eviti la naciajn malfeliĉojn per kontribuado al starigo de justa monda socio kaj per disvastigo kaj universaligo de nia universala lingvo.(Vilhelmo Lutermano)