*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹772
₹824
6% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
«Mi tradukis tiun ĉi libron por kompreni kaj komprenigi la erarojn kiuj fine malhelpis al ni atingi la deziratan celon kaj por ne plu ripeti ilin en postaj penoj atingi la saman celon. (Kompreneble sub la celo mi subkomprenas socialismon kaj komunismon).En la libro estas kelkaj troigoj kaj faktaj malĝustaĵoj sed ili estas klarigeblaj per tio ke la aŭtoro ne havis atingon al informoj kiuj estis kaŝitaj en arkivoj (ekzemple pri kvanto de mortekzekutitoj dum la granda teroro - nun estas konata ĝia preskaŭ preciza nombro: ĉirkaŭ 700 mil «nurnure» kompare kun krioj de la kontraŭkomunistoj pri multaj milionoj - sed ĉu pro ĝia relativa malmulteco tio ĉesas esti krimo -- nome krimo kontraŭ socialismo mem?) kaj krome la emociaj troigoj estas tute kompreneblaj se memori pri la persona sorto de la aŭtoro kiu pasigis dudek jarojn en stalinaj malliberejoj.Malgraŭ tiuj malĝustaĵoj kiuj tute ne influas la konkludojn de la aŭtoro la libro prezentas detalan klarigon de tio kiel kaj kial estis distordita la ideo de konstruado de socialismo.» (La tradukinto)