<p>Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de lia infanaĝo en alia tempo en alia lando&nbsp;... </p><p><br></p><p>La tempo estas dum la Dua Mondmilito. Tamen en la trankvila sakstrato kie loĝas Keith kaj Stephen la solaj signoj de ĝi estas la nokta nigrumo kaj la restaĵoj de unu domo bombita. Sed la du knaboj komencas suspekti ke aferoj ne estas tiaj kiel ili aspektas kiam Keith anoncas konsternan malkovron: en lia propra familio estas agento de la malamiko. Kaj kiam la kaŝita mondo kiun ili fantaziis malmergiĝas el la ombroj ili trovas sin implikitaj en misteroj pli profundaj kaj pli doloraj ol ili antaŭvidis.</p>
Piracy-free
Assured Quality
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.