Ĉiutaga legado kaj meditado de la Biblio estas la nutraĵo la spiro kaj la lumo de la vivo de ĉiu kristano. Supozeble tiu ĉi legas studas meditas kaj ankaŭ preĝas en la gepatra lingvo. Sed kial ne preni alian tempon por tion fari ankaŭ en Esperanto. Adebayo Ola Afolaranmi Niĝeria pastoro kaj Esperantisto tie proponas al ni plian ŝtupon. Apud la teksto de la elektita versiklo li aldonas mallongan komenton por mediti kaj praktiki. Kompreneble oni povus elekti aliajn versiklojn proponi aliajn komentojn eĉ foje malkonsenti kun la aŭtoro. Tamen estas tie okazo por mediti kaj plivigligi sian fidon. El la multaj eblecoj kiujn proponas al ni la Biblio la aŭtoro faris elekton prenis tion kion li pensis esenca por nia spirita kresko kaj tiel konsistigis diĝeston. Kiel la profetoj maĉis kaj manĝis la rulaĵojn ni ankaŭ devas nutri nin per tiu spirita nutraĵo kiu estas la vivanta vorto de Dio lasita al la homaro por paroli al ni pri Jesuo Kristo.
Piracy-free
Assured Quality
Secure Transactions
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.