*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.
₹700
₹750
6% OFF
Paperback
All inclusive*
Qty:
1
About The Book
Description
Author
Hans Modrow naskiĝis en 1928 maŝinteĥnikisto militkaptito profesia politikisto.Li estis delegito de la Meklenburga [germana regiona] parlamento (1951-52) de la parlamento de la Germana Demokratia Respubliko GDR (Volkskammer 1958-1990) de la parlamento de la Federacia Respubliko Germanujo FRG (Bundestag 1990-1994). Kiel ĉefministro de la GDR li kondukis la landon ekde la aŭtuno de 1989 ĝis printempe de 1990 tra ĝia plej grava krizo. Li esence respondecis pri tio ke en tiuj dramecaj monatoj ne okazis pafo. Kun deco kaj digno kun politika sperto konsidero kaj lerteco li sukcese levis la certe plej grandan defion de sia vivo kaj de sia lando.Post la fino de la GDR [per ties aliĝo al la FRG] Modrow vidis sian politikan ĉeftaskon en starigo de konsekvence maldekstra forto en Germanujo kiu flegas tiujn ligojn kun socialistoj komunistoj kaj aliaj maldekstruloj en la mondo kiujn li dum sia vivo estigis.Tiuj ĉi tekstoj estas riĉa prezentado de liaj renkontiĝoj kun personoj kiuj en la lastatempa historio ludis kaj parte ludas gravan rolon kaj kontribuas al pli klara kompreno de iliaj decidoj.