Tekstoj antaŭ kaj dum la germana katastrofo: 168 (Mas-Libro)
Esperanto


LOOKING TO PLACE A BULK ORDER?CLICK HERE

Piracy-free
Piracy-free
Assured Quality
Assured Quality
Secure Transactions
Secure Transactions
Fast Delivery
Fast Delivery
Sustainably Printed
Sustainably Printed
Delivery Options
Please enter pincode to check delivery time.
*COD & Shipping Charges may apply on certain items.
Review final details at checkout.

About The Book

Postparolo de la tradukintoTiuj ĉi unuaj tri tekstoj troviĝas en tiu historia punkto en kiu decidiĝis la sorto de Germanujo de Eŭropo kaj de la mondo en la 1930-aj jaroj en la momento en kiu la politiko de la germa­naj komunistoj estis decida por la ebleco bari aŭ malfermi la vojon al la faŝismo. La lastaj du tekstoj post la enpotenciĝo de la hitleranoj montras nun en la alveninta katastrofo la amaran pravecon de la antaŭaj avertoj kaj propo­noj.La fatala decido pritrakti la socialdemokratan partion kiel socialfaŝisman kaj deklari ĝin la unua malamiko decido trudita de la Komunista Internacio dominata de Stalino sed akceptita de la germana komunista partio siavice gvidata de stalinistoj efektive faciligis la enpotenciĝon de la faŝistoj kaj pere de ili la Duan Mondmiliton kun ĝiaj teruraĵoj.Sed ekzistis komunistoj kiuj solidare kritikis tiun fatalan kurson kaj faris koherajn proponojn de alternativa politiko kies realigo ja povintus bari la vojon al la faŝistoj. La du tekstoj de Leo Trocko en tiu ĉi libreto estas ekzemploj de tio. Sed ĉar la decidantaj stalinistoj anatemis Trockon kaj la maldekstran opozicion al kiu li apartenis liaj avertoj kaj liaj proponoj eĉ ne estis aŭdataj kaj eĉ hodiaŭ pro la daŭre efikanta anatemo inter la vicoj de la t.n. ortodoksa komunismo estas ne konataj ĉar sisteme ignorataj.Nuntempe ĉefe en Ruslando sed ne nur tie la nostalgiuloj de Stalino pentras tiun ĉi homon kiel la gloran venkinton super la faŝismo kompreneble sen mencii aŭ eĉ sen scii ke la politiko de Stalino kaj de liaj obeemaj adeptoj en Germanujo grave kon­tribuis al la venko de la faŝismo en tiu centreŭropa lando kaj per tio al ties agreso al Sovetunio kontraŭ kiu la sovetiaj popoloj devis defendi sin en katastrofe detrua kaj mortiga milito.La aperigo nialingve de tiuj tekstoj celas kontribui al la disvastigo de la historia vero pri tiuj decidaj jaroj kaj krome al kompreno de la fatala principo de la stalinisme interpretata demokratia centralismo de la komunistaj partioj kaj de sociaj organizaĵoj trafe priskribata de Trocko kaj kiu lastanalize kondukis ankaŭ al la pereo de Soventunio kaj de la realsocia­lismaj ŝtatoj en la 1990-aj jaroj.Havano oktobre de 2016 Vilhelmo Lutermano
downArrow

Details